← Reen al B

PIV · 1684

barit/o

barit/o
Ortoromba baria sulfato, BaSO4, aparte densa (komunuza nomo: peza spato), blanka aŭ flaveta, pli malofte bruneta, ruĝeta aŭ blueta, uzata en industrio k radiografio.
👥 Sulfata aŭ kaŭstika barito: barita akvo (solvaĵo de Ba(OH)2 en akvo); barita papero (papero, ŝmirita per tavolo da baria sulfato k uzata por specialaj laboroj fotografaj aŭ en presarto); pro opakeco al X-radioj barito 2 estas uzata kiel kontrastanto en digesta radiologio. litopono.
kaŭstika barito 👥
Oksido de bario, BaO.
Hidroksido de bario Ba(OH)2.