PIV 2026 · Artikolo 14716

stalaktito

Litero S

stalaktito GEOL konkrecio ĝenerale el kalcito, produktata same kiel stalagmito, sed kreskanta vertikale malsupren de sur la plafono de kaverno. ➞ stalagmito, gutŝtono.