← Reen al S

PIV 2020 · 14717

Stalin/o

Stalin/o. Sovetia politikisto (1879−1953), plenuminta diktatorecan regadon post la morto de Lenino.
stalinismo
Adapto de marksismo-leninismo al la regosistemo de Stalino (konstruo de socialismo per la ŝtata aparato k pliintensigo de «klasbatalo», fakte ekstermo de ĉiuj kontraŭuloj k regado per teroro).
Tiu periodo de la historio de Sovetunio k de aliaj landoj sub Sovetia influo, dum kiu estis aplikataj la terorismaj regometodoj de Stalino.  gulago.