PIV 2026 · Artikolo 9945
Markso
Markso familia nomo i.a. de germana filozofo kaj ekonomikisto (1818–1883). Karl Marx
marksismo MATR histori-socia doktrino bazita sur materiismo kaj teorio pri la valoro, antaŭvidanta anstataŭigon de kapitalismo per komunismo en senklasa socio, kie la laboristaro posedos la rimedojn de produktado kaj interŝanĝo.
marksisto adepto de marksismo.