← Reen al K

PIV 2020 · 8446

koral¹o

koral1o Kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj, ordinare fiksiĝinta al submaraj rokoj, el kiu oni faras ornamaĵojn: braceleto el ruĝa koralo; laĉo da koraletoj Z; arboj kovritaj de prujno similis al blankaj koraloj Z; ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj X.
korala
El koralo: koralaj insuletoj, juveloj.  koralrifo.
Koralkolora: korala buŝo, koralaj lipoj.
Korala. Nomepiteto de maro, parto de Pacifiko inter Aŭstralio k Nov-Hebridoj (154°E, 15°S).
koraluloj. Klaso (Anthozoa) de kniduloj, kies interno ( celentero) estas dividita de septoj en plurajn kamerojn; multaj sp-oj el la klaso vivas en koralaj kolonioj.
okkoraluloj. Subklaso de koraluloj kun 8 septoj (k kameroj) k tentakloj, al kiu apartenas i.a. la alcioniuloj.
seskoraluloj. Subklaso de koraluloj, kies nombro de septoj k tentakloj estas oblo de 6, k al kiu apartenas i.a. la aktiniuloj.
stelkoralo. Madreporo.