PIV · 13457
★rif/o
★rif/o
1 Kresto el roko, ŝtonetoj aŭ sablo, kies supro ĝuste aŭ preskaŭ atingas la surfacon de la maro: la ventego ĵetis ŝipojn sur la mortodonajn rifojn Z; mia ŝipo rompiĝis sur rifoj Z; etendiĝis sablorifoj sub la akvo Z; la skombraj sablorifoj Z. ☞ ŝero, benko.
2 (f) Danĝerigilo, risko de malsukceso: ni ne devas ignori la rifojn, kiujn ni renkontos sur nia vojo.
rifa. Prezentanta rifojn: rifa maro; senhoma bordo de rifa k sovaĝa insuleto Z.
koralrifo. Rifo, konsistanta el kalkoskeletoj de koraluloj k de aliaj vivuloj kun kalkoŝeloj.