PIV 2026 · Artikolo 3791emblemoLitero Eemblem/o 1 figuro de objekto aŭ estulo konvencie reprezentanta abstraktan ideon: verda stelo estas emblemo de Esperanto pesilo estas la emblemo de la justico ➞ alegorio, atributo, insigno, logotipo, simbolo. 2 LUDO speco de ludkarto signita per aparta emblemo 1: la kartaroj angla kaj franca havas kvar emblemojn: trefo, piko 2, kero kaj karoo 1 ➞ koloro.