PIV · 3792
embol/o
embol/o ⚕ Fremda korpo (koagulaĵo, neoplasma fragmento, mikroboj, gasa bobelo ks), kiu obstrukcas vaskulon.
embolozo. Subita obstrukco, parta aŭ tuta, de vaskulo pro embolo; laŭ la haltopunkto de la embolo, diversaj sangaj teritorioj ĉesas ricevi sangon; morto povas sekvi, se cerbo aŭ pulmoj estas koncernataj. ☞ trombo.
embolozigo ⚕ Kuracado de tumoro, hemoragio ks per injekto de artefarita embolo por ŝtopi la koncernan arterion.