← Reen al E

PIV · 3790

emberiz/o

emberiz/o Z G. (Emberiza) de birdoj el la ordo de paseroformaj, fam. de emberizedoj, kun larĝa malsupra beko k tre kurba ungego de la malantaŭa piedfingro. hortulano.
emberizedoj. Fam. (Emberizidae), parenca al la fringedoj, de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. emberizo k neĝemberizo.
neĝemberizo. Sp. (Plectrophenax nivalis) el la fam. de emberizedoj, blanka kun nigraj flugiloj k vosto.