PIV · 3789
embarg/i
embarg/i (tr) ⚓ ⚖
1 Malpermesi provizore al ŝipo la elveturon el la haveno aŭ ĝian malŝarĝadon. ☞ konfiski, sekvestri.
2 👥 Malpermesi la liveron de varoj aŭ informoj: britoj postulis, ke oni embargu fiŝojn, kaptitajn de islandanoj M; la registaro embargis ĝis la 10a horo la novaĵon, […] M.
embargo. Tiaj agoj: meti embargon sur ŝipon.