PIV · 11367
operaci¹o
operaci1o
1 Kirurgia procedo, farata per manoj k per instrumentoj, aŭ por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo: fari operacion Z; la operacio de la galveziko; cezara operacio (dum nenormala nasko).
2 Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por ekonomia celo: komercaj, financaj B, borsaj operacioj.
3 ∆ Kalkulo farata pri nombroj aŭ kvantoj: la kvar bazaj operacioj de la aritmetiko (adicio, subtraho, multipliko, divido).
4 ∆ (pli ĝenerale) Transiro de unu stato al alia.
5 = operaco.
operacia. Rilata al operacio: operacia interveno, kampo, tekniko.
operacii
1 (tr) Fari operacion: oni operaciis lin pri apendicito; li estis operaciita je apendicito; la operaciato (paciento sur la operacia tablo); la operaciito.
2 (ntr) ∆ Funkcii 2: grupo, kiu operacias sur aro, estigas ekvivalentrilaton en tiu ĉi; operacii per komputilo.
operaciejo. Ĉambro, speciale aranĝita por operacii.
postoperacia. Okazanta post operacio: postoperacia flegado, kuracado.