PIV · 16382
★valiz/o
★valiz/o. Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermiĝas en du partojn: leda, plasta, tolkovrita valizo; aviadila valizo (tre malpeza); militista valizo (el metalo); pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo Z.
valizeto. Malgranda valizo por dokumentoj ks.
valizujo = kofrujo.