PIV 2026 · Artikolo 9148

lato

Litero L

lato longa mallarĝa kaj maldika peco de ligno uzata en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialo por ĵaluzioj, malpezaj bariloj k.s.: supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj Z ➞ latkrado, latkurteno, latreto, latŝutro.
lati garni ion per latoj: lati la ĉevronojn de tegmento
lataĵo aro de latoj kunnajlitaj por ricevi gipsan ŝmiraĵon aŭ alian kovron: vando el lataĵo