← Reen al K

PIV · 8904

★kurten/o

kurten/o
Peco de ŝtofo, pendigita por ŝirmi aŭ kaŝi ion: silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj k ornamis la altajn pordojn Z; li iris antaŭ la sanktan ŝrankon, tiris flanken la belegan kurtenon Z; la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj Z; densa kurteno, kiu apartigis la halon de (disde) la granda lando de eterneco Z. tapiŝo.
🎭 Granda septo el ŝtofo aŭ alia materialo, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas: la kurteno de la operejo estis tirita flanken Z; alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno.
Aro de vertikalaj ŝnuroj, rimenoj, bidovicoj ks, pendigita antaŭ pordo.
🍁 (pp ombrelfungoj) Filamenta parta vualo, aspektanta kiel kurteno 3: kurteno de kortinario.
(f) Ĉio, kio baras vidon aŭ konon: kurteno el arboj, el montetoj; la trupo manovris ŝirme de kurteno de kavalerio; la urbo estis volvekovrita de kurteno el fabrikaj fumoj; levi la kurtenon, kiu kaŝas la mondenigmojn.
kurteni (tr) Garni per kurtenoj: kurtenita alkovo.
ferkurteno
🎭 Kurteno el fero, kiu en okazo de incendio povas izoli la scenejon disde la spektantejo.
Fera movebla kurteno, ŝirmanta la montrofenestron de butiko.
La tuto de la baroj, kreitaj de Sovetunio por apartigi la Eŭropajn landojn sub ĝia influo disde la ceteraj (1946−1989). muro.
flankkurteno
Kurteno, pendanta nur unuflanke de fenestro: al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon Z.
🎭 Ĉiu el la kurtenoj, pendantaj ambaŭflanke de scenejo k uzataj kiel neformalaj kulisoj.
latkurteno. Kurteno el maldense kunigitaj latoj.
pordokurteno. Kurteno, kovranta pordon: la pordokurteno iom disŝoviĝis Z.
rulkurteno. Speco de kurteno, kiu leviĝas, ruliĝante en la supra parto ĉirkaŭ stango: rulkurteno de fenestro, de butiko.