PIV 2026 · Artikolo 11990
peono
peono
1 LUDO ŝakfiguro, de kiu ĉiu ŝakludanto disponas ok komence de la ludo; la plej malgranda el la figuroj: peono moviĝas antaŭen je unu ĉelo, krom se ĝi estas en sia origina ĉelo, kiam ĝi rajtas moviĝi antaŭen je du ĉeloj mi antaŭenpaŝis per peono SSz ➞ preterpasa preno.
2 (figurasence) iu aŭ io ekspluatata de alia por ties celoj, kvazaŭ ŝaka peono: li estas perceptata kiel peono de Vaŝingtono de Usono MD la Kosovo-demando iĝis grava peono en la tutplaneda batalo inter Rusio kaj Usono MD
peonismo sistemo de kvazaŭa servuteco, konsistanta en reteno de laboristo (peono 3) ĝis finpago de ŝuldo arbitre kalkulita de la mastro.