← Reen al P

PIV · 11991

peoni²o

peoni2o 🍁 G. (Paeonia el peoniacoj) de plurjaraj herboj k tufarbustoj kun dikaj, karnaj radikoj, kun alternaj, kunmetaj folioj k kun grandaj, regulaj floroj unuopaj, multastamenaj; 33 sp-oj el Eŭropo, Azio k NU Ameriko, multaj pororname kultivataj k kelkaj medicine uzataj, ekz. la
oficina peonio (P. officinalis) el SE Eŭropo.