← Reen al P

PIV · 11992

★pep/i

pep/i
(ntr) Aŭdigi malakutajn, ripetatajn, delikatajn krietojn: la sovaĝaj kolomboj pepis Z; ĉiuj pepantaj birdoj elflugis Z. babili, ĉirpi, kluki, kviviti, trili, rukuli.
(tr) Diri per birdosimila voĉo: li sekvis la movojn de la rozkoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn Z; mi avertas: se pepos vi vorteton ian […] G.
pepo, pepado. Ago de iu, kiu pepas: la malforta pepado (de la pentinta birdo) estis himno de ĝojo Z; pepado (pri la ĉifonoj) nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo Z; la pepaj krioj de la virinoj B.
plorpepi (ntr) Ĝemi: kiel hirundo plendanta mi plorpepis X.