PIV 2026 · Artikolo 13146

ralo

Litero R

ralo ZOOL
1 malgranda vadbirdo, kun longa beko kaj mallongaj kruroj sen naĝmembranoj. genro Rallus ➞ raledo.
raledo birdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas ralo. membro de la familio Rallidae (raledoj)
akvoralo ralo de la ordinara eŭropa kaj azia speco; kun ĉefe brunaj supraj partoj — kun regulaj malhelaj makuletoj de centro de plumoj — kaj grizbluaj vizaĝo, gorĝo kaj brusto kun blankonigra vertikala striado flanke sube. specio Rallus aquaticus