← Reen al L

PIV · 9216

★legend/o

legend/o. Rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj: la sensenca, en kronikoj k legendoj ofte ripetata fabelo Z; la legendo estas iafoje pli vera, ol la historio; malnova legendo pri la sanktulo, kiu […] Z; legendoj de la prapatroj Z; la legendo pri Karolo la Granda, pri la Tri Magoj, pri la vaganta Judo; la Ora Legendo (Mezepoka libro pri la mirakloj de sanktuloj). hagiografio, mito.
legenda. Apartenanta al legendo: legenda rakonto; legenda figuro, heroo, braveco.