← Reen al L

PIV · 9217

★legi/o

legi/o
Korpuso en la antikva Romana armeo, inter 3 k 6 mil infanterianoj: la legioj de Cezaro. centurio, falango, kohorto, hordo.
Nomo de speciala taĉmento, en diversaj modernaj armeoj: la Araba Legio de Jordanio; la Fremdula Legio (en la franca armeo); (simbole) la Honora Legio (franca ordeno por civila aŭ militista merito).
(f) Granda armeo, multego: tuta legio da anĝeloj Z; mia nomo estas Legio, ĉar ni (la demonoj) estas multaj N.
legiano. Membro de legio.