PIV · 4266
falang²o
falang2o
1 ♜ Makedona batalaranĝo, konsistanta el taĉmento da soldatoj, armitaj per longaj pikiloj k ordigitaj laŭ profundaj vicoj: (f) ili kunpuŝiĝis kun la heroaj falangoj de la proletaro; ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo? Z.
2 ♜ Komunumo, en socialisma sistemo de Furiero.
3 ❤ (phalanx) Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas fingro: baza, meza k unga falangoj.
Falango ♜ Faŝisma hispana movado, fondita en 1933.
falangejo. Loĝejo k laborejo de Furiera produkto-komunumo.
falangisto. Membro de la hispana Falango.