← Reen al M

PIV · 10459

mit¹o

mit1o
Tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj k iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, drameca karaktero k etiologia valoro: la mito de Prometeo; la polineziaj mitoj; (f) la mito de la Satiruso ĉe Hugo. bildo, epopeo, folkloro, legendo, rito, sakramento, simbolo.
Σ Komplekso de ideoj, ne strikte logike interligitaj, sed draste efikantaj sur la homajn instinktojn aŭ nekonsciajn tendencojn; tiu komplekso, prezentata kiel reala, kapablas estigi ĉe popolamaso fenomenojn de mensa kontaĝo: la mito de la senĉesa progreso, de la pura raso, de la providenca homo. mistiko.  mitomanio.
(f) Tute fiktiva afero: la biografio de Bofronto estas plejparte simpla mito.
mita. Rilata al mito: la mitaj tempoj, poemoj; (f) pure mita vojaĝo.
mitigi. Fari, ke iu ideo fariĝu mito: mitigi la «finan venkon» de E..
senmitigi. Depreni de populara idearo ĝian mitan prestiĝon: senmitigi la rasismon.
mitolog7o. Specialisto pri mitologio.
mitologi1o
Scienco, studanta la mitojn.
Tuto de la mitoj en difinita lando aŭ religio: la helena mitologio.
mitologia. Rilata al la mitologio: mitologia heroo.