PIV 2020 · 10455
mistik²a
mistik2a
1 Havanta kaŝitan, alegorian signifon: la mistika senco de la Biblio; iaj ŝtonoj, iaj arboj havas por la primitivuloj ian mistikan econ.
2 Rilata al la mistikismo: la mistika edziniĝo de Sankta Katerino; la mistika unuiĝo kun Dio; mistikaj aŭtoroj, libroj; (f) li sentis mistikan amon al la naturo.
mistiko
2 👥 Popolamasa fido, formiĝanta ĉirkaŭ iu ideo k estiganta por ĝi ian afekcian pasian alligitecon: la mistiko de la Revolucio, de la paco; la mistiko de la «interna ideo». ☞ mito.
mistikaĵo. Iu konkreta manifestiĝo de mistiko.
mistikemo. Emo kredi je misteraj, malklaraj k nepruveblaj kaŭzoj k efikoj: romantika mistikemo.
mistikismo. Religia aŭ filozofia doktrino k metodo, kontraŭa al raciismo, k celanta ekkoni per sento k imago, sed ne per intelekto, la veron k precipe la diajn k postmortajn misterojn: la ekstazo, t.e. la unuiĝo kun la dieco, estas la celo de la mistikismo.
mistikulo. Persono dediĉita al la mistika vivo: la islamaj mistikuloj en Persujo; la katolika eklezio ĉiam malfidis la mistikulojn.