PIV · 8751
★kronik/o
① ★kronik/o
1 Kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj: malnova kroniko pri la reĝido Hamleto Z; la reĝo […] ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj X; ב Kroniko (titolo de dulibra verko). ☞ analoj.
2 Parto de gazeto, dediĉita al difinita speco de novaĵoj: politika, teatra kroniko; akceptu ilin (la aktorojn) bone, ĉar ili estas la spegulo k mallongigita kroniko de la tempo Z; skandalkroniko. ☞ rubriko.
kroniki (tr) Rakonti en kroniko: tiu libro kronikas la unuan kvaronon de nia jc.
kronikisto. Tiu, kiu kompilas, verkas aŭ redaktas kronikon.