PIV · 13641
★rubrik/o
★rubrik/o
1 En manuskriptoj, malnovaj libroj ks, titolo de ĉapitro, partaĵo ks, iam skribita aŭ presita ruĝe, k sciiganta pri la ĝenerala temo tie pritraktita.
2 ✞ Ruĝe presita direktivo pri la gvido de la Diservo, en liturgia libro ks.
3 👥 Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj; (vs) la teksto mem: fari la teatran, filman, sportan, monduman rubrikon en gazeto; scienca rubriko de magazino; «Nia afero»: tiu ĉi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero, korespondojn, novaĵojn k.t.p. Z.