← Reen al R

PIV · 13642

rubus¹o

rubus1o
🍁 G. (Rubus el rozacoj) de plantoj – tufarbustoj, lianoj k herboj – fal- aŭ daŭra-foliaj, ofte rampaj aŭ grimpaj, ĝenerale kun dornaj branĉoj, kun simplaj aŭ kunmetaj (trifolieraj aŭ plume 5−7-folieraj) folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj en apeksaj panikloj aŭ grapoloj, k kun ruĝaj, flavaj aŭ nigraj, beraspektaj pluroblaj drupetoj; kosmopolita g. de ĉ. 250 sp-oj, el kiuj kelkaj estas ĝardenaj trudplantoj (ekz. la arbusta rubuso), dum multaj kf-oj estas ĝardene kultivataj, kelkaj por la manĝeblaj fruktoj (i.a. la Ida rubuso), aliaj por ornamo. loganberujo.
👥 Rubusbero.
arbusta rubuso (R. fruticosus) Rubuso el Eŭropo k la Mediteranea regiono.
Ida rubuso = frambujo (R. idaeus).
rubusbero. La manĝebla nigra frukto (plurobla drupo) de rubuso 1.