PIV · 6251
humul/o
humul/o 🍁 G. (Humulus el kanabacoj) de plurjaraj, dioikaj, volviĝantaj herboj kun kontraŭe duopaj, mane lobaj folioj k kun malgrandaj floroj, la virseksaj en panikloj, la inseksaj duopaj aksele de grandaj, larĝaj brakteoj ariĝintaj en konusformajn, pendajn spikojn; 3 sp-oj el la mezvarmaj partoj de la N hemisfero, i.a. lupolo.
Japania humulo. Sp. de humulo (H. japonicus) el E Azio, pororname kultivata.