← Reen al V

PIV · 16735

★volupt/o

volupt/o. La plej arda plezuro de la sensoj, precipe de la seksa: ĉu, kiam mi (Sara) kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? X; venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, ĉar mia edzo ne estas hejme X; tiu ĉi kontraŭbatalado spicos al mi la volupton Z.
volupta. Rilata al volupto: la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion X; en la baraktoj de l’ volupta sven’ K.
volupte. En volupta maniero: Ohola […] volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn X.
volupti (ntr) Sperti volupton: ŝi scias, kiel k kial virino voluptas SE; kun du samnomaj amantoj ŝi voluptas SB. amori, orgasmi.
voluptaĵo. Ago, kiu havigas volupton: ŝia fratino Oholiba […] en siaj voluptaĵoj […] agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi X.
volupteco. Eco de io volupta: la volupteco de ĉiuj ŝiaj gestoj estis ebriiga.
voluptema. Inklina al volupto: ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj X; ŝi nun estis vulkanece voluptema SE.
voluptigi. Havigi volupton: min voluptigos vice inar’ senstrika SB.
voluptama, voluptavida. Amanta la volupton: voluptama temperamento; via voluptavida brusto Z.