PIV · 7206
kalv⁴a
kalv4a
1 Perdinta ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn kapharojn, pro aĝo aŭ malsano: nejuna homo kun kalva kapo Z. ☞ senhara.
kalvo. Loko de la kapo, kie elfalis la haroj: se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus Z.
kalveco. Stato de iu kalva.
kalviĝi. Iĝi kalva: kapo malsaĝa nek griziĝas nek kalviĝas Z. Rim. Z. uzis kalv pri kapo tutrazita en signo de funebro aŭ pento: procesio de kalvaj k nudpiedaj monaĥoj Z; ĉiuj kapoj estis kalvaj, ĉiuj barboj razitaj Z; larĝigi sian kalvon X.