PIV 2026 · Artikolo 20801
1kalvario
1 kalvario KRIS
1 memorsigno konsistanta el granda kruco, ordinare kun statuo de Jesuo krucumita kaj eventuale kun aliaj statuoj de plorantaj sanktaj virinoj, starigita sur la supro de monteto, ĉe la kruciĝo de vojoj aŭ interne de preĝejo.
2 = (prefere) kalvaria vojo.
➞ Kalvario 3.