PIV 2020 · 7207
Kalvari/o
Kalvari/o. Latindevena nomo de Golgoto.
kalvario Z
1 Memorsigno, konsistanta el granda kruco kun, ordinare, statuo de Jesuo krucumita k eventuale aliaj statuoj de plorantaj sanktaj virinoj, starigita sur la supro de monteto, ĉe la kruciĝo de vojoj aŭ interne de preĝejo.
2 = kalvaria vojo.
3 ❤ (calvaria) Supra parto de la krania skatolo, konsistanta el la fruntosto, ambaŭ parietostoj k la supro de la okcipita skvamo. Sin. krania volbo.
Kalvaria. Rilata al Kalvario.
kalvaria vojo (ankaŭ maj.)
1 ✞ Serio de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj, memoriganta pri la irado de Jesuo al Golgoto k dividita en 14 stacioj, ĉe kiuj la piuloj recitas preĝojn.
2 (f) Suferplena vivotempo: ŝi staris nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia kalvaria vojo Z.