← Reen al N

PIV · 11107

★nud/a

nud/a
Surhavanta nenian veston: ili ambaŭ estis nudaj, la homo k lia edzino, k ili ne hontis X; nuda mi eliris el la ventro de mia patrino X; tie staris nuda belega virino Z; li dancis nude antaŭ la soldatoj Z; (analoge) la mastrino mem, kun nudaj piedoj Z; ŝi staris, kun nuda kapo B.
(iu) Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn ŝirmojn, komfortaĵojn de la vivo (mantelo, mono, havaĵoj, amikoj k.a.): kiu rabi eliras, ofte nuda revenas Z; sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon Z; mirinde lerte li manovras la kartojn: li faris min tute nuda! Z; nuda k kruda, sen groŝo en poŝo Z; (la naturo) elmetis nin nudaj k mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo Z; se frato aŭ fratino estas nuda k sen ĉiutaga manĝo, k iu el vi diras al ili: Iru en paco N.
(io konkreta) Ne havanta la ordinarajn kovrojn aŭ garnoj n: tio estas videbla per la nuda okulo; min silentigas via nuda glavo Z; nuda k malvarma loĝejo Z (sen mebloj); la monujo baldaŭ montris sian nudan fundon Z; nudaj (senfoliaj) arboj; nuda (senplanta) grundo; nudaj (senŝelaj) semoj; muroj nudaj je ĉia pentraĵo.
(io abstrakta) Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo ks: diri al iu nudan veron Z (rekte riproĉi); ni ĉi tie forlasos ĉian superfluan balaston k parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko Z; jen la nudaj faktoj; tio estas nuda aserto; jen la afero en ĝia nuda absurdeco; nuda (skema) projekto Z.
nudo
Ĝenro, konsistanta en la prezentado, per desegno, pentrado, skulptado aŭ foto, de nuda homa korpo aŭ de parto el ĝi, kiu estas kutime vestita: nudfoto.
Tiel prezentita korpo aŭ korpoparto: Rafaelo desegnis la nudojn, antaŭ ol farbe drapiri ilin.
nudaĵo. Parto nuda de korpo: ili malkovris ŝian nudaĵon X.
nudeco
Eco de iu, io nuda: aĉeti vestojn […], por ke ne aperu la honto de via nudeco N; vi servos en malsato k soifo k nudeco k manko de ĉio X; tio estas la vero en sia plena nudeco!; admiru la nudecon de tiu stilo.
ב La seksaj organoj: mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto k mi montros vian nudecon X.
nudigi. Fari iun, ion nuda: la patrino nudigis sian bruston k suĉigis la bebon; nudigu viajn kapojn! Z; la Eternulo nudigos ilian (de la filinoj de Ciono) hontindaĵon X; nudigi ponardon Z; (f) nudigi al iu sian koron; nudigi tavolon (malkovri per forskrapo de la surkuŝantaj tavoloj).
nudiĝi. Iĝi nuda: li trinkis k ebriiĝis k nudiĝis en sia tendo X; la arbaro vintre nudiĝis; nudiĝis la fundamentoj de la universo X.
nudismo. Opiniaro k vivmaniero de la nudistoj.
nudisto. Persono, kiu opinias, ke vestoj ne estas nature konvenaj al la homo, ke elmetado de la korpo al la aero helpas al bonfarto k ke nuda kunvivado de ambaŭ seksoj ebligas pli bonajn homajn rilatojn. naturisto.
nudulo. Iu nuda: se, vidante nudulon, vi lin vestos […] X.
nudrivela (pp danco). Tia, ke dum ĝi la dancist(in)o iom post iom nudigas sin.
duonnuda. Ne komplete vestita: li surprizis ŝin duonnudan; ĉarmaj duonnudaj infanoj Z.  negliĝo.
ekscitnudiĝo = striptizo.