PIV · 13474
★rikolt/i
★rikolt/i (tr)
1 Detranĉi k amasigi semitajn gramineojn, por la homa aŭ besta nutrado: rikolti grenon Z, tritikon Z, hordeon Z, fojnon Z; greno estis semata k elkreskadis k estis rikoltata Z; kiam la tritiko estis rikoltita, oni faris feston B; (abs) printempo semas, aŭtuno rikoltas Z (pf). ☞ draŝi, falĉi, kolekti, garbo, stako.
2 (analoge) Deŝiri k amasigi por la konsumado la maturajn fruktojn de plantitaj k kultivataj vegetaĵoj: rikolti vinberojn Z, pirojn, persikojn. ☞ kolekti.
3 (f) Ricevi kiel rezulton de sia agado: kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon X; mi rikoltis nenion, krom sendankeco; rikolti grandan aplaŭdon.
rikolto
1 Ago de tiu, kiu rikoltas: kiel pluvo en tempo de rikolto X; ĉe la festo de rikolto Z; kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu X; (f) la rikolto de prudento estas pli bona ol arĝento X.
2 Tio, kion oni rikoltas: faru honoron al Dio el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj X; kia la semo, tia la rikolto Z; konsternitaj ili estas pro la pereo de la rikolto sur la kampo X; fragujoj, kiuj promesis riĉan rikolton Z; (f) ĉirkaŭ tiu vorto elkreskis vasta rikolto da miskomprenoj; Ⓚ la rikolto de iu procedo (ordinare esprimata en % de la elirmaterialo). Sin. rikoltaĵo.
rikoltado. Agado de rikoltanto: frue, jam en la tempo de rikoltado Z; la rikoltado de tritiko X.
rikoltaĵo. Io rikoltita.
★rikoltilo. Malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo k lunarka klingo: svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura X; la brilpuraj rikoltiloj brilis sur la grenkampoj Z. ☞ serpo.
rikoltisto. Laboristo, kiu rikoltas: permesu, ke mi kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj X.
vinrikolto. Rikolto de la vinberoj.