PIV · 546
★almenaŭ
★almenaŭ. Partikulo signifanta:
1 «eĉ limigante sin je la plej malgranda kvanto», «ne malpli ol», «se ne pli»: la foso […] havis almenaŭ ok futojn da larĝeco Z; tio kostos almenaŭ dek milionojn; lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura Z; io tia, kio alproksimigus la celon almenaŭ je unu paŝo Z; neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandan plimulton da personoj ligas unu komuna ideo Z; ŝi estas almenaŭ kvardekjara; vi ŝajnas almenaŭ tiel juna, kiel via kuzino. Rim. Kiam oni indikas samtempe la superan k la malsuperan limojn, oni prefere uzu minimume: la ĉambro entenas minimume 200, maksimume 250 personojn.
2 «eĉ en la plej malfavora okazo», «se estas neeble fari pli bone», «se ne estas pli kontentiga solvo»: vi povas tute ĝin (la artikolon) ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo, kiam vi tute bone scios ĝian signifon Z; la vera stilo E-a estas, aŭ almenaŭ devas esti, nur stilo simpla k logika Z; ha, mia Dio! almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Z; almenaŭ neniun ili havu viva! Z; sed mi almenaŭ estas trankvila en mia koro; tio prezentas estontecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan Z; post tia skandalo li almenaŭ devus silenti.