PIV 2020 · 149
advokat¹o
advokat1o
1 ⚖ Persono oficiale rajtigita defendi en juĝejo la interesojn de procesanto aŭ de akuzito: pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj Z.
2 Persono, kiu parolas aŭ pledas favore al afero, aŭ vice de alia persono: mi elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi antaŭ la Delegacio la ĝisnunan E-on Z; estu mia advokato antaŭ mia edzino! B.
advokataro. Korporacio de la advokatoj ĉe iu juĝocentro.
advokateco. Ofico aŭ profesio de advokato.