← Reen al R

PIV · 13353

rendiment/o

rendiment/o
Rilatumo inter la utila laboro ricevita de maŝino k la energikvanto elspezita: altrendimenta motoro.
£ Efikeco, produktokapablo de maŝino, kampo aŭ homo.
Profito akirita per valorpaperoj k kapitalo en la formo de rento, dividendo ks.
ekologia rendimento Rendimento de la konvertado de la suna energio en la diversaj ŝtupoj de nutroĉeno.
medirendimento Rendimento de investoj en pur(ig)a tekniko; la malpliigo en medimalpurigaj ellasoj proporcie al la mono investita en pur(ig)a tekniko.