PIV · 13352
rendevu¹o
rendevu1o
1 Interkonsento, laŭ kiu du aŭ pluraj personoj renkontiĝos en sama loko je sama horo: aranĝi rendevuon kun iu; difini rendevuon al iu en iu loko.
2 ⚔ Antaŭdifinita kunveno de trupoj, ŝipoj k.a. en unu sama loko.
rendevui (tr aŭ kun). Interkonsenti pri rendevuo: hieraŭ mi rendevuis miajn amikojn (aŭ: kun miaj amikoj) en tiu kafejo.
rendevuejo. Loko, kie oni rendevuas.