PIV 2026 · Artikolo 5609
habitato
habitato EKOL fizika spaco (precipe rilate al ĝia konsisto), kiun specio bezonas por vivi en ekosistemo: la dokumenta serio esploras malsamajn habitatojn ĉirkaŭ la mondo Ko la homfaritaj arbaroj kaj kampoj kontaktiĝis kun la habitatoj de ursoj IsT ➞ biotopo, niĉo.
makro2habitato ampleksa habitato, kiu enhavas multajn diversajn ekosistemojn: stepo estas speco de makrohabitato
mikrohabitato malgranda aŭ loka habitato: foliaro de arbo kaj kartona skatolo estas mikrohabitatoj