PIV · 14775
★step/o
★step/o
1 🍁 ☼ Herba, senarba vegetaĵaro (vs ekosistemo) de la mezvarmaj aŭ malvarmaj, sekaj regionoj, karakterizata de la plejkovreco de gramineoj.
2 🌄 Loko, ofte vasta ebenaĵo, kie kreskas stepo 1: lupo el la stepo ilin prirabos X; ili rajdis al la libera stepo Z; ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo X. ☞ pampo, prerio, savano.