PIV 2026 · Artikolo 6168
homeostato
homeostato
1 BIOL ekvilibro de organismo, karakterizata de emo al konstanteco de ĝiaj fizikaj kaj ĥemiaj ecoj: homeostato rezultas el multaj kontraŭaj agoj
2 EKOL ekvilibro de ekosistemo, karakterizata de emo al konstanteco de ĝiaj fizikaj, ĥemiaj kaj biologiaj konsistaĵoj.
homeostatilo aparato por simuli la homeostaton de vivuloj.