PIV 2026 · Artikolo 17363

homeopatio

Litero H

homeopatio MEDI alternativa kuraca teorio, ne bazita sur modernaj sciencaj principoj, laŭ kiu infinitezima dozo de substanco povas efiki kontraŭ malsano, kies simptomoj similas al efikoj de granda dozo de la sama substanco: la defendantoj de homeopatio asertas ke la placeba efiko ne sufiĉas por ekspliki la bonajn rezultojn Ko kuracisto, li estis konata fakulo pri homeopatio kaj fakdelegito de UEA pri ĝi RE! en 1796 Samuel Hahnemann, germana kuracisto, publikigis la unuan eseon pri homeopatio ➞ alopatio, homeopato.
homeopatia
1 rilata al homeopatio: homeopatia metodo
2 (figurasence) ekstreme diluita: homeopatia dozo