PIV 2020 · 14059
ser/o
ser/o ⚥ Sukcene flava likvo, disiĝanta de la sango dum ties koaguliĝo. ☞ serodiagnozo, seroterapio, serotipo, serovakcinado. ➞ selakto.
seraĵo
1 ⚕ Al sero simila likvo de hidropsoj, edemoj k fliktenoj.
2 ⚥ Serozaĵo.
serumo ⚕ Kn de diversaj medikamentaj preparaĵoj, uzataj precipe por subhaŭtaj injektoj: antimikroba, antitoksina, artefarita serumo.
serologio
1 Studo de la modifoj de la sero sub la influo de diversaj malsanoj.
2 Serumologio.
serumologio. Studo de la diversaj serumoj k de ties ecoj.
seronegativa, seropozitiva (pp iu) Havanta serodiagnozon negativan, resp. pozitivan.
laktosero. Selakto.