← Reen al D

PIV · 3057

diagnoz¹o

diagnoz1o
Identigo de malsano per esploro de la simptomoj, prezentataj de paciento, per ties deklaroj ktp: meti diagnozon Z.
🍁 Priskriba resumo de la karakterizaĵoj de sistematika unuo: specia diagnozo, genra diagnozo.
Resumo de la faktoj, fiksitaj en la analizo, kompare al la bildo de la vetersituacio: el diagnozo estiĝas prognozo.
diagnozi (tr) Rekoni malsanon ĉe paciento laŭ ĝiaj simptomoj.
diagnozisto. Specialisto pri diagnozo 1.
diagnoziko. Parto de la medicino, pri la metodoj de diagnozo.
serodiagnozo. Diagnozo de diversaj infektaj malsanoj per reserĉo, en la sero de la paciento, de specifa antigeno de la infekta aganto.