PIV · 15026
surfac⁸o
surfac8o
1 ∆ Bildo de parto de ebeno per glata bildigo: disvolvebla surfaco (tia, ke oni povas ĝin bildigi sur ebenon konservante ĉiujn distancojn en ĝi). ➞ areo, surfacamplekso.
2 La ekstera parto de objekto, korpo ks: la surfaco de muro, de tegmento, de paperfolio.
surfaca. Rilata al surfaco: surfaca efiko (de substanco, kies surfaco ludas specialan rolon en kemia reago); surfaca tensio (kaŭzanta, ke guto ne disfalas).
surfacaĵo. Io, aparte rigardata el la vidpunkto de la surfaco: porta surfacaĵo de aviadilo.
Fermi-surfaco ☐ La divido inter okupitaj k neokupitaj elektronniveloj en la bendostrukturo de metalo aŭ duonkonduktanto.
hejtosurfaco. Tiu surfaco de kaldrona parieto, trans kiu la varmo estas transdonata.
rulsurfaco. Tiu surfaco de rado, kiu tuŝas relon, aŭ de pneŭmatiko, kiu tuŝas la vojon dum veturado.