PIV 2026 · Artikolo 6587
inkrusti
inkrusti tr ornami la surfacon de objekto per enigitaj pecetoj de alia materio: kesteto inkrustita per arĝento (figurasence) araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj Z Sin. enkrusti.
inkrustaĵo desegno farita sur objekto per inkrustado: meblo kun inkrustaĵoj de perlamoto, eburo k.a.