PIV · 4022
ergot/o
ergot/o
1 ♉ Pinta ungo, malantaŭe sur la tarso de kelkaj birdoj: koka ergoto.
2 🍁 La venena skleroto de la ergotfungo, kiu, precipe en Mezepoko, kaŭzis gravajn veneniĝojn (ergotismo), konatajn kiel «brulo de Sankta Antonio»; nun uzata kiel grava fonto de medikamentoj por ginekologio k obstetriko.
ergotismo ⚕ Veneniĝo, ŝuldata al ripetita nutra uzo de ergothava sekalo; ĝi manifestiĝas per perturboj jen konvulsiaj, jen gangrenaj.
ergotozo 🍁 Malsano de sekalo k.a. poacoj, kiun kaŭzas la ergotfungo, k kiu transformas la grajnojn de la parazitato en grandajn, malhele kolorajn sklerotojn.
ergotamino Ⓚ ⚗ Alkaloido el la sekalergoto; ĝi estigas la kuntiriĝon de la glataj muskoloj k estas antihemoragia.
ergotfungo 🍁 Sp. (Claviceps purpurea el askomikotoj) de parazita askofungo (pirenomiceto), kiu kaŭzas gravan, sklerotan malsanon de pluraj poacoj i.a. sekalo.
ergotsekalo. Ergotinfektita sekalo, sekalo miksita kun ergotoj.
sekalergoto. Ergoto de sekalo.