★ pasteĉ/o KUIR hakita spicita viando, fiŝo aŭ legomo, bakita en tegaĵo el pasto (ofte foliigita) aŭ en terpoto:
folibeta pasteĉo viandhaketaĵa pasteĉo anserhepata pasteĉo ➞ torto.
pasteĉet/o malgranda pasteĉo.
rus/a pasteĉo pasteĉo kun viando, fiŝo, brasiko, ovoj, marmelado
k.a.Sin. pirogo 2.