← Reen al F

PIV · 4811

★freŝ/a

freŝ/a
(pp estaĵoj) Brila aŭ forta pro juneco; ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo: la siringo klinis siajn freŝajn floraĵojn Z; rozoj ruĝiĝis sur la knabinaj freŝaj vangoj Z; li metis kison sur ĝian freŝan buŝon Z; freŝa k sana; la scienco, pro kiu homoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado Z; (analoge) li estis ankoraŭ freŝa post la longa vojaĝo; novaj freŝaj (ne lacaj) trupoj; (f) freŝa entuziasmo; ankoraŭ freŝa estas la memoro pri ŝia morto.
(pp nutraĵoj) Bonefika, ĉar antaŭ ne longe pretigita: via pano estas malpli freŝa ol mia Z; freŝa mielo X; freŝaj ovoj (ĵus metitaj); freŝa fiŝo (ĵus kaptita); (speciale, kontraste al konservaĵoj) freŝa viando kostas multe Z; freŝaj legomoj, terpomoj; freŝa butero; nutri la brutojn per freŝa herbo; (analoge) bona horo por preni freŝan (puran) aeron! Z; ili trovis putojn kun freŝa akvo X.
(pp aliaj aferoj) Antaŭ nelonge farita aŭ okazinta: freŝa kadavro de urso G; freŝa numero de gazeto B; freŝa vesto B, robo, neĝo; freŝa tombo Z; (f) freŝaj sciigoj; kapti ĉe l’ freŝa faro Z. ĵusa, nelga.
𝅘𝅥𝅰 Rilata al ĵaza stilo, aperinta ĉ. 1950 k karakterizata de malstreĉa ritmo, fluida sono, sobra harmonizado.
freŝe. En freŝa maniero: ĉiuj floroj staris freŝe k bele en la varma lumo de la suno Z; freŝe falinta neĝo Z; freŝe razita; surmeti bieron freŝe el la barelo.
freŝeco. Eco de io aŭ iu freŝa: la freŝeco de la vangoj Z; la freŝeco de tiu virino tamen ne estis plena Z; Moseo havis la aĝon de 120 jaroj, k ne malaperis lia freŝeco X.
malfreŝa. Perdinta sian bonefikon aŭ valoron, pro paso de la tempo: tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono Z; malfreŝa vino, biero, ĉasaĵo, butero, fiŝo Z; malfreŝa bluzo, koloro. kaduka, putra, velka.
malfreŝiĝi. Perdi sian freŝecon.
refreŝigi
Fari ion denove freŝa: fliki k refreŝigi vestojn B; refreŝigi bulkon B (per varmetigo); refreŝigi la koloron de jupo, la aeron en la ĉambro.
Fari iun denove vigla: refreŝigi la gorĝon per vino Z; la floroj staris refreŝigitaj de la pluvo Z; (f) refreŝigi la memoron, la entuziasmon Z; refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo Z.
refreŝiĝi. Reakiri freŝecon, viglecon: se mi havos la eblon absolute ripozi, mia kapo denove refreŝiĝos Z; refreŝiĝa kaliko Z (de refreŝiĝo).
refreŝigaĵo. Io, kio refreŝigas (precipe pri trinkaĵoj).