← Reen al Ĵ

PIV · 7029

★ĵus

ĵus. Cirkonstanca morfemo, signifanta «momenton antaŭ nun» aŭ «antaŭ tiam»: ĵus batis la sesa horo Z; ĵus finiĝis dudek jaroj de la tempo, kiam aperis publike la lingvo Z; mi ĵus parolis kun la mastrino Z; ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis Z; ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj Z; teorie la ĵus diritaj formoj povas havi multenombron Z; la ĵusnaskito Z.  tuj.
ĵusa. Okazinta antaŭ tre mallonga tempo: lia ĵusa forveturo min malhelpis konsulti lin; la ĵusa katastrofo.