PIV 2020 · 16479
★velk/i
★velk/i (ntr)
1 🍁 Sekiĝi, perdante la sukon k ekŝrumpante: la floroj velkas pli rapide en hejtata domo; la floroj estis tute velkintaj Z; velkinta pomo.
2 Perdi la vivosukojn k vivofreŝecon: velkintaj lipoj Z; velkinta haŭto, vizaĝo; ŝi etendis velkintajn brakojn k skeletajn manojn; (f) velki en karcero.
3 (f) Perdi sian forton, brilon, prosperon: floroj k belo velkas; la koloroj de la kurtenoj jam velkas; senfortiĝas k velkas la lando X; kun subiĝo aŭ malapero de ĝia lingvo velkas la propraj kutimoj, moroj de nacio Z; velkinta fervoro, entuziasmo.
velka. Sensuka, nefreŝa, nevigla: velka ruĝo; la folioj velke pendis malsupren Z; ne pensu, ke mi kreita estas el tia velka ŝtofo Z; velka animo; ŝiaj manoj pendis velke Z (senforte, peze); Ⓣ Ⓚ velka (Sin. estingita) kalko, Ca(OH)2. ☞ kaduka, putra.
velko, velkado. Statŝanĝo de io, kio velkas.
velkema. Jam preta velki: velkema koloro, tago, amo.
velkigi. Fari, ke iu aŭ io velkas: la aĝo ne povis ŝin velkigi; la suno velkigis jam la rozojn; la velkiga vento de la dezerto. ☞ konsumi.
velkinteco. Stato de io velkinta.
velkozo 🍁 Velkmalsano, kaŭzata de pluraj sp-oj de fungoj, ekz. verticilŝimo, aŭ de bakterioj.
forvelki. Morti, neniiĝi, velkante: k la rozo forvelkis de malĝojo k kuŝis en la premanta libro Z; kun vero severa komercaĵo forvelkos Z; pli bone estas tio, ol forvelki kiel edzin’ honesta en la budo de ŝuisto malpura.
nevelkema. Tia, ke ĝi ne velkas: nevelkema koloro, memoraĵo.